Ĉu vi jam havas vian lingvo-ekzamenon por via diplomo?

hungara versio:  hungara versio

 
Esperanto-Lernejo

LINGVO-Studio, L.S, Budapest
fondita en 1984


Se vi ne volas elspezi plurajn jarojn por lernado de fremdaj lingvoj, Esperanto estas la bona solvo por vi!

LINGVO-Studio kaj Esperanto-Asocio ĉe Eventoj regule organizas tradiciajn kaj intensajn kursojn por lerni Esperanton. La kursoj estas destinitaj por komencantoj, t.e por tiuj, kiuj ankoraŭ ne lernis la lingvon.

Niaj Esperanto-kursoj preparas la kursanojn al la postuloj de bazaj- kaj meznivelaj ŝtataj ekzamenoj de Hungara Landa Fremd-lingva Centro "OIK". La ekzameno kaj la ricevita diplomo estas la sama, kiel la nova internacia ekzameno de UEA, ja la ekzamenajn diplomojn por tiu eldonas la sama hungaria instanco.

Por la lernado ni uzas la lernilo-kompleton: "Sukcesu en la Esperanto-ekzameno!", verkita de Szilvási László. La baza pakaĵo de tiu lernil-kompleto (lernolibro, sonmaterialo, laborkajero + senpage elŝutebla ekzerca programo!) kostas 5700 Ft-ojn. Dum la kursoj ni detale informas ankaŭ pri la konkretaj ebloj kaj manieroj de la praktika utiligo de Esperanto.

10 % rabato el la kurso-kotizo por HVG-klubkarto 10 % rabato el la kurso-kotizo por Eurodc-karto



Informoj pri novaj kursoj:


Aliĝo, registriĝo

Aliĝi kaj registriĝi oni povas ĝis la komenciĝo de la kursoj, pli ĝuste ĝis estas liberaj lokoj en la grupo.


Adreso de nia organiza oficejo:

1193 Budapest, strato Leiningen n-ro 4, telefono: +36-1-282.88.85 (en labortagoj, inter 10-17 horoj).

Al la oficejo vi povas veturi de la metrohaltejo Kőbánya-Kispest per la aŭtobuso 182 aŭ 184, vi devas eliri ĉe la 2-a haltejo, antaŭ la fervoja kruciĝo.   - Vidu en la mapo!


Volonte ni respondas al via ajna demando. Ni atendas vian aliĝon!


Kollár Lejla, organizanto de kursoj,
Telefono:  +36-1-282.88.85    (en labortagoj inter 10.00 ĝis 17.00)

 Szilvási László

Szilvási László,
gvidanto de la Esperanto-Centro


www.esperanto.hu Hungaria Esperanto-Libroservo interreta E-kurso ĉe Eventoj